Naciaj projektoj (Rusio)

Emblemo de la naciaj projektoj

Naciaj projektoj (ruse национальные проекты) estas kvar prioritataj linioj de disvolviĝo, ŝtate subtenataj en Rusio. La kvar prioritatoj estas sano, edukado, loĝejoj kaj agrikulturo.

Post disfalo de Sovetunio ekonomiaj reformoj kaŭzis ruiniĝon de la agrikultura industria (jam krizinta antaŭ la reformoj) kaj grandajn problemojn (i. a. pro nesufiĉa financado) en edukado kaj sanprotektado. Kresko de prezoj por loĝejoj en plejmulto de la regionoj estis tia, ke averaĝa rusiano ne povas plani aĉeton de nova loĝejo aŭ ŝanĝon de sia nuna loĝejo al pli granda. "Naciaj projektoj" celas solvi tiujn problemojn.

Kunordiganto de la naciaj projektoj en rusia registaro estas Dmitrij Medvedev, unu el la kandidatoj por la prezidenta posteno dum la elektoj de la jaro 2008.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search